Saluton al ĉiuj instruemuloj!
Ĉi-jare dum SES (http://lernu.net/ses), ILEI kaj E@I aranĝos
seminarion pri instruado de Esperanto kadre de la projektoj "Flugiloj de
Malfacila Vento"
(http://eo.wikipedia.org/wiki/Flugiloj_de_Malfacila_Vento) kaj
Interkulturo. Ĉiuj kiuj ŝatus ekinstrui la lingvon, aŭ iom jam instruis
Eon sed ŝatus pli trejniĝi pri tio, havos bonan ŝancon partopreni
interesan kaj utilan aranĝon en internacia kaj junulara etoso! La
seminario aparte koncentriĝos je la interkultura flanko de
Esperanto-instruado.
ILEI pretas doni stipendion al kelkaj partoprenantoj de la seminario kaj
tiel pagi kotizon, restadkostojn kaj ĝis 100 eŭrojn por la vojaĝo. Se vi
interesiĝas pri tiu stipendio, plenigu kaj sendu la alkroĉitan demandaron
al rade ĉe ikso.net antaŭ la 1a de majo.
Gvidos la seminarion Radojica Petrovic (ILEI-estrarano, sperta
Eo-instruisto, kunordiganto de la projekto Interkulturo) kun kelkaj
"gastprelegantoj", i.a. Mark Fettes el Kanado. Pliaj informoj pri la
seminario legeblas ĉe
http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/instruado.php.
Amike, Hokan